Unitariisma preĝejo Béla Bartók (Budapeŝto)
Unitariisma preĝejo | |
---|---|
Unitariisma preĝejo Béla Bartók en Budapeŝto-Ferencváros
| |
Protestanta kirko | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Budapeŝto, distrikto Ferencváros |
Geografia situo | 47° 30′ 29″ N, 19° 2′ 59″ O (mapo)47.507947719.0495986Koordinatoj: 47° 30′ 29″ N, 19° 2′ 59″ O (mapo) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | Unitariismo |
provinco | Pest |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1929 |
Specifo | |
Enhaveco | 120 sidlokoj |
Ligiloj | |
La Unitariisma preĝejo Béla Bartók estas eklezia konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Ferencváros.
Historio
[redakti | redakti fonton]La nun videbla loĝdomo estis konstruita en 1899. Depost Traktato de Trianon amase alvenis hungaraj rifuĝintoj al Budapeŝto, inter ili unitariistoj. En 1922 la unitaria eklezio aĉetis la loĝdomon por havi plian konvenan lokon por mesoj. Samtempe oni kolektis monon precipe en Britio kaj Usono por pli nova preĝejo. En la sekva jaro eklezia grupo formiĝis en tiu loko. En 1926 la loĝdomo estis trakonstruita, en konvena loko etaĝo estis forigita, tial dunivela halo estiĝis por kirko. La preĝejo mem estis preta en 1929, la ceteraj loĝejoj ne estis tuŝitaj. En 2001 la unitaria grupo prenis la nomon Béla Bartók, ĉar ankaŭ li estis unitaria. En 2009 la ekstera parto estis renovigita. La grupo havas ankaŭ eklezian koruson.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La trietaĝa konstruaĵo kontaktiĝas kun aliaj loĝdomoj. La fasado estas simetria kaj situas laŭ la trotuaro. La domo havas meze korton. La preĝeja enirejo troviĝas en la korto. Interne la halo estas simpla, ene estas predikejo, en la alia flanko pli supre orgeno.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo Arkivigite je 2019-04-06 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva video
-
Enirejo
-
Memortabulo
-
Balkono de la unitariistoj
-
Interno de la preĝejo fone kun la predikejo
-
Interno de la preĝejo fone kun la orgeno
-
Hungareca memortabulo pri falintoj
-
Hungareca ornampentraĵo sur benko